Interlingvistikaj studoj de UAM

Eldonaĵoj

Abunda fonto: Memorlibro omaĝe al Prof. István Szerdahelyi

Prof. István Szerdahelyi (1924-1987) estas konata kiel la fondinto de la unika E-fako de la budapeŝta Universitato Eötvös, kiel diligenta interlingvisto, kiel esperantologo, kiu en multaj artikoloj provis science priskribi esperanton, kiel entuziasma pledanto por la lerneja instruado de esperanto. En la okuloj de siaj gestudentoj li estis denaska instruisto, kiu kapblis prezenti seriozan materialon en amuza formo. Antaŭ sia morto li iĝis membro de AdE malgraŭ la pli fruaj konfliktoj pri la radikkaraktero, prezidis ILEI kaj fariĝis honora membro de UEA.

Legu plu

Etvortaroj en la serio CELTRAFO

La laŭtemaj etvortaroj plene trafas vian celon, se vi volas perfektigi vian lingvoscion, paroli kaj skribi pri iu temo per riĉa vortprovizo, aŭ ekzameniĝi. La ĉ. 1200 vortoj kaj esprimoj en la unuopaj temoj estas ordigitaj sub ofte uzataj kapvortoj laŭ la praktikaj bezonoj de lingvouzo (verboj, adjektivoj kaj parencaj esprimoj estas ĉemane por priskribi situaciojn). Fine de la etvortaroj kelkaj leksikaj kaj komunikaj ekzercoj por esperanto helpas la prilaboron de la temoj memstare aŭ en grupo.

Legu plu

Ĝisdatigita 2012.02.21