La sesio de Februaro 2005
(sesa semestro)


reen al la Enkonduko | al la Studplano | al la Ligoj | Hejmen


Interlingvistikaj Studoj kun instruista trejnado

Grupo 2005 jan feb.jpg (404154 bytes)

Dum la unuaj du jaroj de la Interlingvistikaj Studoj en UAM (Poznan, Pollando) okazis enkonduko al diversaj lingvistikaj branĉoj; analizo de internacia kaj interkultura komunikado, prezento de planlingvoj kaj detala esploro de la esperantaj kulturo, literaturo, historio kaj lingvistiko per la kontribuo de esperantistaj profesoroj

La lasta (sesa) sesio de la tri-jaraj studoj okazis inter la 30.01-04.02.2005. La tria jaro estas dediĉita al la elektita specialiĝo, ĉi-foje lingvopedagogio. Katalin Kovats, la vojaĝanta metodikistino trejnis la gestudentojn profesie kaj fervore uzante filmitajn lecionojn, materialojn sur kompaktdiskoj kaj la interreton krom la tradicia instruista ilaro. Maria Majerczak, metodikistino el la Krakova Universitato gvidis metodikajn okupojn. Ankaŭ Ilona Koutny kontribuis al la metodika programo.

La superrigardajn prelegojn pri nuntempaj problemoj de esperanto-movado de Humphrey Tonkin eblis sekvi el disko speciale pretigita por la kurso kaj poste okazis telefona konsultiĝo kun li.

En februaro okazis kompleksa ekzameno pri esperanta metodiko, kiam la partoprenantoj prezentis interalie modellecionojn, plenigis teston kaj montris sian instruistan kofron; ĉiam ili komune priparolis kaj prijuĝis siajn plenumojn. Bona etoso regis malgraŭ la streĉa laboro.

Restas nur la fina ekzameno kaj defendo de la diplomlaboraĵo en septembro. Gratulojn al la persistuloj! Inter ili estas ses stipendiatoj de ESF (Esperantic Studies Foundation) kaj unu polino dank’al la subteno de Mila van der Horst-Kolinska. La 3a jaro montris kunlaboron inter la universitataj Interlingvisitkaj Studoj kaj la Pola Sekcio de ILEI: Eblis aliĝi nur al la tria jaro de la Studoj, do al la instruista trejnkurso, kaj tiel akiri fine diplomon de Pola Sekcio de ILEI.

La postdiplomaj eksteraj Interlingvistikaj Studoj varbas novan grupon por la studjaro 2005/06. La partoprenontoj komencos siajn studojn fine de septembro. La celo de la Studoj daŭre estas doni lingvistikajn kaj komunikadajn bazojn por serioze esplori la mondan lingvan problemon kaj esperanton kiel lingvan, kulturan kaj socian fenomenon. La specialiĝoj en la tria jaro kontribuos al la instruista trejnado kaj laŭ elekto povos trakti interkulturan komunikadon, tradukadon kaj interpretadon, lingvistikon, literaturon aŭ planlingvistikon

Aliĝo ĝis la 15a de aŭgusto; postuloj: bona lingvoscio kaj bazaj kulturaj konoj koncerne e-on. Pluaj informoj ĉe d-ino Ilona Koutny, membro de AdE, gvidanto de Interlingvistikaj Studoj (Lingvistika Instituto, Universitato Adam Mickiewicz, Miedzychodzka 5, PL-60-371 Poznan; rete: ikoutny@amu.edu.pl)

 


reen al la Enkonduko | al la Studplano | al la Ligoj | Hejmen