La sesio de Septembro 2005
(unua semestro)



reen al la Enkonduko | al la Studplano | al la Ligoj | Hejmen


   Inter la 26-30a de septembro okazis la unua sesio por la novaj gestudentoj de la postdiplomaj Interlingvistikaj Studoj de UAM (Universitato Adam Mickiewicz), en Poznań. 27 kandidatoj el 13 landoj aliĝis al la trijara ekstera studado, kiu postulas surlokan partoprenon nur dum unu intensa semajno ĉiusemestre, kaj tion sekvas hejma laboro kaj reta konsultado. La multnacia partoprenantaro ebligis interesajn interkulturajn komparojn.

     La unua semestro konsistis el la kursoj pri komunikado (Ilona Koutny), enkonduko en esperantan kulturon (Zbigniew Galor), esperanta literaturo de la unua periodo (Lidia Ligęza kaj Tomasz Chmielik) kaj interlingvistiko 1 (Vera Barandovská-Frank kaj Detlev Blanke). La kurson pri kulturo kompletigis la prelegoj pri e-a teatro (Zofia Banet-Fornalowa), pri e-a muziko (Floréal Martorell) kaj pri e-aj filmoj (Roman Dobrzyński) okazintaj jam enkadre de la semajnfina kultura renkontiĝo Arkones. 

     Dum la sama semajno tri finstudintoj faris sukcesan finekzamenon defendante sian diplomlaboraĵon pri metodiko gvidatan de Katalin Kovats: Alain Delmotte (Belgio): Analizo de vortprovizo en kvar lernolibroj; Iwona Kocięba (polino el Belgio): Instruado de akuzativo; Mónika Molnár (hungarino el Svislando): Muziko en la instruado.

      Arkones atendis la diligentajn gestudentojn per multe da elstara muziko (JoMo, Jacques Le Puil, Georgo Handzlik, Zuzanna Kornicka, Paŭlo Moĵajev, Natalia Striĵnjova,Yas Kawamura, Moliere Ngangu, Robert von dem Borne, la bandoj Dolchamar kaj Krio de Morto) kaj per aliaj kulturaj eventoj: de diverstemaj prelegoj tra oratora konkurso ĝis teceremonio.

 

   D-rino Ilona Koutny, akademiano
gvidanto de la Interlingvistikaj Studoj

 


reen al la Enkonduko | al la Studplano | al la Ligoj | Hejmen