La sesio de Februaro 2006
(dua semestro)


reen al la Enkonduko | al la Studplano | al la Ligoj | Hejmen


Vigla interlingvistika sesio en UAM, Pollando

 

Inter la 28a de januaro kaj la 3a de februaro okazis la dua sesio de la postdiplomaj Interlingvistikaj Studoj de la Universitato Adam Mickiewicz por la novaj gestudentoj: 25 homoj el 12 landoj partoprenis ĝin. Malgraǔ la plenŝtopita programo, inter kiuj 4 ekzamenoj kaj la malvarma vetero, la semajno estis tre bonetosa kaj vigla. 

La sekvaj kursoj okazis: enkonduko en morfologion kaj sintakson kun ekzemploj el diversaj lingvoj (Michael Farris), esperanta literaturo de la dua periodo (Lidia Ligęza kaj Tomasz Chmielik), interlingvistiko 2 (Vera Barandovská-Frank kaj Bradio Moro) kaj esperanta gramatiko 1 kun diskutigaj problemoj kiel la radikkaraktero (Ilona Koutny).

Por la merkreda vespero la grupo pretigis kulturan programon por kiu invitis ankaǔ la lokajn esperantistojn. Estis kantoj kaj muziko, lumbilda prezento kaj projekciado de mallonga filmo farita dum la malfermo en septembro kie la studoj kaj la gestudentoj prezentiĝas. La universitatan programon kompletigis ekskurso al Toruń sabate, kie eblis rigardi la urbon kaj muzeojn kun esperantista gvidado.   

 

d-ino Ilona Koutny, 
membro de AdE, gvidanto de Interlingvistikaj Studoj (Lingvistika Instituto, Universitato Adam Mickiewicz, Miedzychodzka 5, PL-60-371 Poznan; rete: ikoutny@amu.edu.pl)

 


reen al la Enkonduko | al la Studplano | al la Ligoj | Hejmen