La sesio de Februaro 2007
(kvara semestro)


reen al la Enkonduko | al la Studplano | al la Ligoj | Hejmen


 

Interlingvistika sesio en Poznań en nova loko

 

La kvara sesio de la nuna grupo de Interlingvistikaj Studoj okazis en nova loko (Collegium Novum), kien transloĝiĝis la Lingvistika Instituto de UAM. Entute 17 gestudentoj el 10 landoj (Germanio, Francio, Italio, Irano, Kroatio, Litovio, Pollando, Slovakio, Slovenio, Ukrainio) partoprenis la prelegojn kaj ekzamenojn kun daŭra interesiĝo. Aleksander Korĵenkov prelegis pri la historio de esperanto-movado, aldonante novajn informojn al la materialo de sia libro. Prof. Aleksander Melnikov (kiu habilitiĝis pri ruslingva verko pri lingvokulturologiaj aspektoj de planlingvoj) gvidis kurson pri pragmatiko kaj lingvokulturologio, li prezentis multajn amuzajn ekzemplojn pri la lingva personeco de tipa esperantisto. Tiklajn demandojn de esperanta gramatiko (kiel vortfarado, evoluo de esperanto, ekzisto de frazeologio kaj lingvotavoloj, seksismo en la lingvo, ktp.) kaj leksikografion  traktis Ilona Koutny. Ankaŭ Zbigniew Galor kontribuis per prelego pri lingvo kaj socio. Marc Bavant (akademiano) alparolis pri terminologia agado kaj proverbaro.

Meze de la semajno okazis la kutima komuna vespero kun kantoj de Zuzanna Kornicka kaj dancado. Post la plenŝtopita semajno, parto de la kursanoj vizitis Malbork, kie ili spertis interesan gvidadon tra la fama kruckavalira kastelo kaj vespere la gastamon de la lokaj urbaj instancoj.

 

d-rino Ilona Koutny, akademiano,
gvidanto de la Interlingvistikaj Studoj;
Lingvistika Instituto, Universitato Adam Mickiewicz,
al. Niepodległości 4, PL-61-874 Poznań
T: +48 61-829-36-75
rete: ikoutny@amu.edu.pl

 

reen al la Enkonduko | al la Studplano | al la Ligoj | Hejmen