La sesio de Septembro 2007
(kvina semestro)


reen al la Enkonduko | al la Studplano | al la Ligoj | Hejmen


 

Interlingvistika sesio kaj instruista trejnado (14-21.09.2007)
en UAM Poznań

 

La aǔtuna sesio de la Interlingvistikaj Studoj atendis la partoprenantojn kun pli riĉa programo ol kutime, ĉar en la tria jaro de la studoj okazas specialiĝo, ĉi foje pri komunikado, lingvistiko kaj lingvopedagogio. István Ertl prelegis por ĉiuj pri la nuntempa e-literaturo kaj analizis kelkajn verkojn. La kurso de la bone konata psikologo kaj verkisto Claude Piron pri psikologiaj aspektoj de komunikado katenis la atenton de la aǔskultantoj. Ilona Koutny, gvidanto de la Studoj, prezentis lingvistikajn aspektojn de komunikado, i.a. esploris la e-lingvan bildon de la mondo.

Enkadre de la lingvopedagogia specialiĝo, destinita al instruantoj kaj instruontoj de esperanto, Katalin Kováts, prizorganto de la elstara instruista retejo Edukado.net enkondukis la partoprenantojn al la bazaj faktoroj de lingvoinstruado kaj Maria Majerczak, metodikistino de la Jagiellona Universitato en Krakovo, prezidantino de la Pola ILEI-sekcio dum multaj jaroj, traktis praktikan metodikon. Al la programo kontribuis ankaǔ Zsófia Kóródy, vicprezidantino de ILEI.

La nuna sesio estis specifa, ĉar la lingvopedagogia specialiĝo realiĝis en la kunlaboro de UAM kun ILEI, kaj pro tio povis aliĝi ankaǔ kromaj partoprenantoj (7 personoj el 4 landoj) al la 19 persistaj gestudentoj el 11 landoj. La kunordigita instruista trejnado daǔros unu jaron (kun reta konsultiĝo inter la sesioj). Tiuj ĉi novaj kursanoj sekvis krome minikurson pri literaturo (István Ertl) kaj pri movadhistorio (Aleksander Korĵenkov) kaj povis aǔskulti donace la aliajn proponitajn kursojn de la Interlingvistikaj Studoj.

La komuna vespero meze de la studsemajno – tradicia renkontiĝo kun poznaniaj esperantistoj – okazis en tre bona etoso.

Kiel tradicie en septembro, semajnfine la kultura aranĝo Arkones (ĉi-foje sub la aǔspicio de UEA) amuzis la partoprenantojn per abundaj programeroj: koncertoj (i.a. Anjo Amika, Zuzanna Kornicka, JoMo), filmoj, diskutrondoj kaj prelegoj, kiuj kompletigis la universitatajn kursojn (de Piron, Ertl, Ligęza, Chmielik, Kóródy, Koutny, Marcek, Malewicz, Rokicki k.a.) kaj donis eblecon ankaǔ al la gestudentoj kontribui (ekz. Reza Torabi pri Irano, repa koncerto de Marteno Minich, Peter Balaz pri E@I ).

 

Preparis d-ino Ilona Koutny, membro de AdE,
gvidanto de Interlingvistikaj Studoj
(Lingvistika Instituto, Universitato Adam Mickiewicz),
rete: ikoutny@amu.edu.pl

 


reen al la Enkonduko | al la Studplano | al la Ligoj | Hejmen