La sesio de Februaro 2008
(sesa semestro)


reen al la Enkonduko | al la Studplano | al la Ligoj | Hejmen


 

Riĉa kaj sukcesa interlingvistika sesio en UAM
(01-09.02.2008)

     La nuna interlingvistika grupo ĉeestis sian 6an kaj lastan sesion en la Universitato Adam Mickiewicz en Poznań (PL). La persistaj 18 gestudentoj (el 10 landoj) partoprenis entuziasme la prelegojn kaj praktikan laboron en tri specialiĝoj: komunikado, lingvistiko kaj metodiko.

     Okazis kurso pri interkultura komunikado far prof. Humphrey Tonkin (lingvo kaj socio), Michael Farris (signolingvo kaj parolata lingvo); pri radia komunikado far Barbara Pietrzak (longjara gvidantino de la esperantaj elsendoj de Radio Polonia, nun ĝenerala sekretario de UEA); pri sociologiaj aspektoj de komunikado far d-ro Zbigniew Galor, pri vortospecoj kaj denaskismo far d-ro Balázs Wacha (Blazio Vaha).

La instruista trejnado estas sur bona vojo

     La metodikan specialigon reĝisoris energie d-ino Katalin Kováts, tiel la ekzamenoj igis metiejaj diskutoj de veraj instruistoj. Kurson pri metodiko gvidis Maria Majerczak, metodikistino el la Jagellona Universitato (Krakovo) kaj kontribuis Zsófia Kóródy kaj Ilona Koutny. La partoprenantoj havis eblecon testi sin mem kaj samtempe la unuan C1-nivelan teston (el la novtipa lingvoekzameno, kiun ILEI ellaboras kun la budapeŝta lingvoinstituto ITK por akreditigo).

     La Interlingvistikaj Studoj de UAM kaj ILEI decidis kunlabori en la formado de esperanto-instruistoj, kiu delonge atendis solvon. La kontrakton inter la du institucioj nun subskribis la gvidanto de la Studoj, d-ino Ilona Koutny kaj la dekano de la Novfilologia Fakultato de UAM, prof. Józef Darski, vicdekano prof. Jacek Witkoś, aliflanke Zsófia Kóródy, vicprezidanto de ILEI.

     Enkadre de la komuna programo kaj formado estis ebleco jam en septembro aliĝi al la metodika specialiĝo de la Studoj, kiu realiĝadis en la studjaro 2007/08. La ses aliĝintoj (el 5 landoj) krom la komunaj metodikaj kursoj kaj ekzamenoj povis partopreni lingvan perfektiĝon, minikursojn pri literaturo kaj gramatiko.

Malferma prelego en la Lingvistika Instituto

     La nunan sesion stampis la intensa kontribuo de Humphrey Tonkin. Li prelegis ankaŭ pri la nuntempaj problemoj de e-movado por la tuta grupo kaj eksteraj interesiĝantoj. El liaj prelegoj antaŭ 3 jaroj naskiĝis lia libro Lingvo kaj popolo (2006). La nova kurso estis denove instiga.

    Por kolegoj kaj gestudentoj de la Lingvistika Instituto de UAM, kiuj grandnombre aperis malgraŭ la intersemestra ferio, li prelegis angle pri Ekskludo kaj inkludo en Eŭropo: serĉado de eŭropa lingvopolitiko kun granda sukceso. Ankaŭ lia interparolo kun vicrektoro prof. Marek Kręglewski (kiu malfermis la publikan lingvopolitikan konferencon de la Studoj en septembro 2006) estis fruktodona.

Krome

     Kiel tradicie, dum la semajno okazis la komuna vespero de gestudentoj kaj geprelegantoj kun partopreno de alvenintaj poznaniaj esperantistoj. Krom la bonetosa vespermanĝo okazis libera kultura programo. Ekskurso al la bela kastelo kaj parko de Kórnik apud Poznań kompletigis la kulturan programon. Fine estis ebleco renkonti la kunlaborantojn de E@I alvenintajn laŭ la invito de Petro Balaz, partoprenanto de la Studoj.

     Per tiu ĉi jaro la Interlingvistikaj Studoj atingis 10-jarojn da ekzistado, pro tio septembre okazos festa interlingvistika simpozio, kaj novaj aliĝantoj estas atendataj (informoj: interlin(ĉe)amu.edu.pl).

Preparis d-ino Ilona Koutny, 
membro de Akademio de Esperanto,
gvidanto de Interlingvistikaj Studoj
(Lingvistika Instituto, Universitato Adam Mickiewicz, Al. Niepodległości 4, PL-61-874 Poznań; rete: ikoutny@amu.edu.pl)

 



Pri la sesio vi povas legi kaj vidi fotojn aranĝitajn de Katalin Kováts en:
http://www.edukado.net/anoncoj/20500

reen al la Enkonduko | al la Studplano | al la Ligoj | Hejmen