La sesio de Septembro 2008
(unua semestro)


reen al la Enkonduko | al la Studplano | al la Ligoj | Hejmen


 

Nova jardeko de Interlingvistikaj Studoj en UAM

 

La nuna septembra sesio de la Interlingvistikaj Studoj (en UAM, Poznano) estis escepta, ja kompletiĝis la unuaj 10 jaroj. La evento estis festata per internacia simpozio pri la Lingvistikaj kaj kulturaj aspektoj de interlingvistiko (18-19.09), kiun partoprenis 85 homoj el 22 landoj
(simpozia programo kaj raporto pri simpozio: http://www.staff.amu.edu.pl/~interl/).
Ĉeestis ankaŭ la gvidantoj de la universitato kaj esprimis sian kontenton.

Parto de la tria grupo plenumis sian finan ekzamenon post 3-jara studado prezentante sian diplomlaboraĵon. Gratulojn al
 - Marc Bavant - Francio
(
La viva genro preter akordo. Interagoj de semantiko kun sintaksa rolmarkado);
 - Kirilo Brosch - Germanio
(
Vortfarado el la vidpunktoj de la hindeŭropista lingvoscienco kaj de esperantologio);
 - Anne Jausions - Francio
(
La plej oftaj malfacilaĵoj de franclingvaj Esperanto-parolantoj)
 - kaj Horst Vogt - Germanio
(
Komunikad-problemoj en la institucioj kaj en la membroŝtatoj de Eŭropa Unio – ĉu teorie kaj politike solveblaj?).

Samtempe ekzameniĝis kaj ricevis instruistan diplomon de ILEI (kadre de la unujara komuna kurso de UAM kaj ILEI, organizita la unuan fojon en la studjaro 2007/08) 3 aliaj partoprenantoj:
 - Jurate Bartaskiene - Litovio
(
Utiligo de poemetoj, rimaĵoj kaj kantoj en la lingvoinstruado);
 - Witold Czerwinski - Pollando
(
Pedagogia vortareto Esperanta-pola)
 - kaj Edit Slezákné Tar - Hungario
(
Instruado de akuzativo je diversaj niveloj).
La laboraĵoj pri metodiko legeblas en Edukado.net:
http://www.edukado.net/pagina/Legejo/149//#700

Malgranda, sed entuziasma nova grupo komencis siajn studojn inter la 13-17a de septembro. Alvenis po du partoprenantoj el Brazilo, Irano, Kroatio kaj Usono, po unu el Francio, Grekio, Koreio kaj Ukrainio. Du afrikanoj, bedaŭrinde, ne ricevis polan vizon – ili nur virtuale povas sekvi la unuan semestron. La ĉeestantoj aŭskultis kursojn pri ĝenerala kaj esperanta fonetiko de John Wells (kun interesaj ekzemploj), pri esperanta kulturo de Aleksander Melnikov (kiu ĉerpis ankaŭ el sia nova libro pri vortludoj) kaj Zbigniew Galor, pri la unua periodo de esperanta literaturo de Lidia Ligęza kaj Tomasz Chmielik, pri komunikado de Ilona Koutny (kie la partoprenantoj nature povis sperti la diferencojn kaj similecojn en la metakomunikado). Pluraj prelegoj de la simpozio kaj de la sekva Arkones (semajnfina kultura renkontiĝo) kompletigis la kursojn.

Ilona Koutny, gvidanto de la Interlingvistikaj Studoj

 

 

LIGOJ AL FOTOJ EL LA ARANĜOJ

 

Fotoj de Teresa Liberska (grupo 2005/08):

1. La ekskurso al Gdańsk-Sopot:

http://picasaweb.google.pl/teresa.liberska/Sopot02#  (22 fotoj, 6 MB)

http://picasaweb.google.pl/teresa.liberska/Gdansk#  (77 fotoj, 23 MB)

2. Kelkaj fotoj rilate al defendo de la diplomlaboraĵoj:

http://picasaweb.google.pl/teresa.liberska/Defendoj_de_diplomlaborajxoj#  (65 fotoj, 14 MB)

3. Simpozio - dum paŭzo kaj dum bankedo:

http://picasaweb.google.pl/teresa.liberska/Dum_simpozio#  (7 fotoj, 1 MB)

http://picasaweb.google.pl/teresa.liberska/Simpozio_bankedo#  (65 fotoj, 17 MB)

4. Kelkaj fotoj el Arkones:

http://picasaweb.google.pl/teresa.liberska/Arkones_2008#  (14 fotoj, 3 MB)

 

Fotoj de Tea Radovanovic (grupo 2008/11):

http://picasaweb.google.com/teao1o1/Poznan#  (49 fotoj, 12 MB)

http://picasaweb.google.com/teao1o1/PrelegojBankedoKajSimpozio#  (19 fotoj, 4 MB)

http://picasaweb.google.com/teao1o1/ARKONES#  (23 fotoj, 6 MB)

 

 

 


reen al la Enkonduko | al la Studplano | al la Ligoj | Hejmen