La sesio de Februaro 2009
(dua semestro)


reen al la Enkonduko | al la Studplano | al la Ligoj | Hejmen


 

Vintra interlingvistika sesio en 2009

 

La nova grupo, kiu altiris partoprenantojn el foraj landoj, kiel Brazilo, Usono kaj Grekio, en bona etoso travivis sian duan sesion (31.01 – 6.02.2009) kaj la unuajn ekzamenojn. Vizaj problemoj malhelpis, ke la du iranaj gestudentoj alvenu.

Vera Barandovska-Frank enkondukis la partoprenantojn al interlingvistiko; la pola literatura duopo – Lidia Ligęza kaj Tomasz Chmielik analizis la e-literaturon de la dua periodo; Michael Farris klarigis la bazajn nociojn de morfologio kaj sintakso per diverslingvaj ekzemploj; Ilona Koutny diskutis kun la gestudentoj pri tiklaj problemoj de e-morfologio, kiel radikkaraktero.

La komuna vespero kun partopreno de poznanaj esperantistoj cxi-foje komencigxis per prelego de Josip Pleadin, gasto el Kroatio, redaktoro de leksikono pri esperantlingvaj verkistoj (Ordeno de Verda Plumo).

Post la sesio, laux la invito de Teresa Nemere kaj Maria Pokrzywnicka, okazis unutaga ekskurso al Toruń kun vizitoj en Kopernik-Muzeo kaj Etnografia Muzeo, kun esperanta gvidado.

 

Ilona Koutny, gvidanto de la Interlingvistikaj Studoj

 

 

LIGOJ AL FOTOJ EL LA ARANĜO

 EN KONSTRUO GHIS FINO DE APRILO

 

 


reen al la Enkonduko | al la Studplano | al la Ligoj | Hejmen