La sesio de Septembro 2009
(tria semestro)


reen al la Enkonduko | al la Studplano | al la Ligoj | Hejmen


 

Duobla sesio en la Universitato Adam Mickiewicz. en Poznań.

 

Ora pola aǔtuno akceptis la partoprenantojn de la sekva interlingvistika sesio kaj de la instruista trejnado en UAM, Poznano. La 3a semestro de la trijara studado ofertis - ankaǔ ĉi-foje - interesan programon kun elstaraj prelegantoj: pri interlingvistiko Vera Barandovska, pri esperanta literaturo Istvan Ertl, pri esperanta gramatiko Probal Dasgupta, pri ĝenerala lingvistiko Michael Farris. Prof. Dasgupta renkontiĝis ankaǔ kun aliaj kolegoj en la Lingvistika Instituto de UAM.

La unua sesio de la unujara instruista trejnado (komuna entrepreno de UAM kaj ILEI) okazis paralele, - sed ebligante parte sperti la suprajn kursojn -, sub la sindediĉa gvido de Katalin Kovats kun la kontribuo de Ilona Koutny. Naǔ partoprenantoj el 8 landoj estis inicataj al la praktiko de instruista profesio. Ili povis konsulti abundan instrumaterialon kaj provi la teknikojn.

La lastan tagon okazis la sekva KER-ekzameno, al kiu aliĝis 10 personoj (5 el la instruista trejngrupo).

Merkrede la fervojista domo donis lokon al la kutima komuna vespero de studantoj, studintoj, prelegantoj kaj lokaj esperantistoj ebligante komunan amuziĝon.

La kultura aranĝo Arkones, ĉi-foje jubilea, 25a (18-20.09) atendis semajnfine la interesiĝantojn kun abunda programo de la subjektiva prelego de la prezidanto de UEA, Probal Dasgupta (Esperanto, Barato kaj UEA) tra la muzikaj prezentadoj de la tradicia mielvespero ĝis teatraj prezentadoj (Jalta E-teatro, Zamenhof-prezentoj de M. Miglucci, de G. Handzlik). Okazis prelegoj pri UEA kaj Unesko, pri Lidia Zamenhof kaj Istvan Szerdahelyi...

La kunordigo de diversaj entreprenoj pruviĝis sukcesa

 

Jen kelkaj bildoj:
 http://www.ipernity.com/doc/edukado.net/album/150279
http://picasaweb.google.hr/teao1o1/EnLaFakultato?authkey=Gv1sRgCKu4qsTC5vb6UQ# http://picasaweb.google.hr/teao1o1/KomunaVespero?authkey=Gv1sRgCKbtxN3rlNv70AE# http://picasaweb.google.hr/teao1o1/Poznano1?authkey=Gv1sRgCNvf1Zfxwda3Pg# http://picasaweb.google.hr/teao1o1/ArkonesXXV?authkey=Gv1sRgCMeQ9anRu52YGQ# http://picasaweb.google.hr/teao1o1/Poznano2?authkey=Gv1sRgCI636oLknue9jgE#

 

Preparis:
Dr hab. Ilona Koutny, akademiano
Gvidanto de la Interlingvistikaj Studoj
Universitato Adam Mickiewicz
al. Niepodleglosci 4, PL-61-874 Poznan
T: +48 61-829-36-75 hejme: +48 61-872-83-09
http://www.staff.amu.edu.pl/~interl/index.html

 


reen al la Enkonduko | al la Studplano | al la Ligoj | Hejmen