La sesio de Februaro 2010
(kvara semestro)


reen al la Enkonduko | al la Studplano | al la Ligoj | Hejmen


 

Duobla sesio en la Universitato Adam Mickiewicz. en Poznań.

 

Malvarman vintron supervenkis la partoprenantoj de la sekva interlingvistika sesio kaj de la instruista trejnado en UAM, Poznano. La 4a semestro de la trijara studado ofertis - ankaǔ ĉi-foje - interesan programon kun elstaraj prelegantoj: pri historio de la Esperanto-movado Ziko van Dijk, pri esperanta gramatiko Sabine Fiedler, pri aplikata lingvistiko kaj pragmalingvistiko Ilona Koutny.

La dua sesio de la unujara instruista trejnado (komuna entrepreno de UAM kaj ILEI) okazis paralele, - sed ebligante parte sperti la suprajn kursojn -, sub la sindediĉa gvido de Katalin Kovats kun la kontribuo de Ilona Koutny. La partoprenanto povis konsulti abundan instrumaterialon kaj provi la teknikojn.

Merkrede la fervojista domo donis lokon al la kutima komuna vespero de studantoj, studintoj, prelegantoj kaj lokaj esperantistoj ebligante komunan amuziĝon.

 

Jen kelkaj bildoj:


La ege malvarma vetero kiu atendis la studentojn


La interlingvistaj studentoj kun Ilona kaj kelkaj gastoj


La du grupoj kune dum paŭzo inter prelegoj


La studantoj amuziĝas en Jowita (la studenta loĝejo) dum libera tempo


La studantoj kun unu el la instruistoj en Jowita


Galega tradicio prezentata dum la komuna vespero

Pli da bildoj:
http://picasaweb.google.hr/teao1o1/EnLaFakultato02#
http://picasaweb.google.hr/teao1o1/EnJowita#
http://picasaweb.google.hr/teao1o1/KomunaVespero02#
http://picasaweb.google.hr/teao1o1/EnLaUrbo#

 

Preparis:
Dr hab. Ilona Koutny, akademiano
Gvidanto de la Interlingvistikaj Studoj
Universitato Adam Mickiewicz
al. Niepodleglosci 4, PL-61-874 Poznan
T: +48 61-829-36-75 hejme: +48 61-872-83-09
http://www.staff.amu.edu.pl/~interl/index.html

 


reen al la Enkonduko | al la Studplano | al la Ligoj | Hejmen