INSTRUISTA TREJNADO
en la kunlaboro de la Interlingvistikaj
Studoj de UAM kaj ILEI

aktualigita: Marto 2010


al la Studplano | al la Ligoj |  la instruista-trejnado | Hejmen


   La Interlingvistikaj Studoj de la Universitato Adam Mickiewicz (Poznano, Pollando) kaj ILEI denove kune organizas unujaran instruistan trejnadon, kiu disponigas la bazajn konojn necesajn por instruado de esperanto kaj trejnos la partoprenantojn pri metodiko.

   La kursaro necesigas partoprenon dufoje en la surloka intensa semajna sesio (la unua okazos 18-24.09.2010, la dua 29.01-04.02.2011) kaj intertempan hejman laboradon, retan konsultiĝon kun la kursgvidantoj kaj pretigon de laboraĵo pri metodika temo, kies prezento kun la fina ekzameno okazos en septembro 2011. Aliĝantoj ricevos ILEI-diplomon pri instruista trejnado.

Kondiĉoj: bona lingvoscio (min. B2, atestilo pri esperanto-ekzameno estas bonvena) kaj baza kono de esperanta kulturo, krome finita mezgrada lernado (tipo de abiturienta ekzameno).

Partoprenkotizo: A-landoj: 300 EUR, B-landoj 130 EUR por unu semestro.

Stipendioj: ILEI kaj UEA denove ofertos kune kvar stipendiojn, po € 250 en aprilo 2010.

      Aliĝilo (plenigota kaj sendota al la suba adreso)

      Informo kaj aliĝo: interlin@amu.edu.pl


El la Programo

Lingvopedagogio (Katalin Kováts, Maria Majerczak, Zsófia Kóródy, Ilona Koutny):

      Bazaj faktoroj de lingvopedagogio (instrumetodoj, instruprocezo, evoluigo de kapabloj, taksado, lingva interfero, ktp.)
      Esperanta metodiko (instruado de elparolo, gramatiko, vortoprovizo kaj kulturo, planado de lecionoj kaj kursoj, ktp.)
      Instruhelpiloj (de instruista kofro tra eldonaĵoj, filmoj ĝis retkursoj)

Esperanta kulturo (Tomasz Chmielik, István Ertl, Aleksander Korĵenkov, Ilona Koutny):

      Plej gravaj eventoj de la historio de esperanto
      Ĉefaj periodoj kaj verkistoj de e-literaturo
      Tiklaj punktoj de e-gramatiko

Lingva trejnado (per testoj)

Donaco: partopreno en la aktualaj kursoj de la Interlingvistikaj Studoj.

 




al la Studplano | al la Ligoj |  la instruista-trejnado | Hejmen