Interlingvistikaj studoj de UAM

Novaĵoj

Esperanto en la Festivalo de Scienco kaj Arto

La 28-an de marto, kadre de la ĉiujare organizata Festivalo de Scienco kaj Arto kutime en polaj universitatoj, okazis ankaŭ tuthora prezento de la temo: Internacia komunikado kaj la internacia lingvo esperanto en la Novfilologia Fakultato de la Adam Mickiewicz Universitato (Poznan, PL), kie la alvenintaj interesigantoj povis akiri trarigardon pri komunikado en EU kaj ekhavi bazajn informojn pri eo dank'al la prezento de kelkaj gestudentoj (Marzena, Kasia, Ola kaj Michal) de la e-kurso gvidata far Ilona Koutny.


Publikaĵoj kun esperantaj rilatoj

En la Universitato Adam Mickiewicz estis organizata inter la 21-22.03.2011 internacia konferenco "Between the Languages of Central Eastern Europe" (Inter la lingvoj de Centra-Orienta Europo), kies oficialaj lingvoj estis: la pola, hungara, slovaka, ĉeĥa, angla kaj esperanto. La prelegoj kaj diskutoj okazis en 4 sekcioj: lingvopolitiko, interkultura komunikado, informteknologio en lingvoinstruado kaj kulturaj rilatoj en la landoj de la regiono (ĉefe Viŝegradaj landoj).

La konferencaj materialoj aperis en la lingvistika revuo Język. Komunikacja. Informacja (Lingvo. Komunikado. Informo) kaj en la literatura revuo Porównania (Komparoj), ambaŭ eldonataj en UAM.

JKI 5 entenas la anglalingvan artikolon de Marek Blahuš pri Lernu.net kaj la esperantlingvan artikolon de Petro Balaž pri la reta paĝaro por lerni la slovakan lingvon.

JKI 6 entenas la anglalingvan artikolon de Sean Ó Riain kaj Jozef Reinvart pri la rekomendoj de la Platformo de civila socio por antaŭenigi la plurlingvecon kaj la esperantlingvan artikolon de Ilona Koutny pri la rolo de la planlingvo esperanto en Mez-Orienta Eŭropo. La redakcia enkonduko aperas ankaŭ esperante en ambaŭ volumoj.

Porównania 9 publikigis la nekonferencan artikolon „Literaturistoj ĉirkaŭ la hungara revuo Nyugat kaj la internacia lingvo“ de Árpád Rátkai (adaptitan far István Ertl kaj tradukitan polen far Zbygniew Kornicki. Rimarkindas, ke tiu ĉi revuo publikigis pollingvan recenzon de la Literatura Enciklopedio de Geoffrey Sutton, verkitan de prof. Bogusław Bakuła, ĉefredaktoro de la revuo (Porównania 5, 2008).


Esperanto-kurso por tagaj gestudentoj en UAM

Kelkaj gestudentoj partoprenantaj la kurson pri Internacia komunikado – internaciaj lingvoj ekinteresiĝis pri esperanto, tiel en la dua semestro de la studjaro 2011/12 startis e-kurso (2 horoj semajne) kun 6 partoprenantoj, kiun gvidas prof. Ilona Koutny. La gestudentoj rapide progresas, ili lernas ankaŭ per Lernu.net hejme.


Anglalingva elektebla kurso Internacia komunikado – internaciaj lingvoj

La 3-an fojon okazas tutjara (60 hora) anglalingva kurso pri Internacia komunikado – internaciaj lingvoj elektebla por la gestudentoj de la Lingvistika Instituto de UAM kaj ankaŭ por eksterlandaj gestudentoj kiuj alvenas enkadre de Erasmus-kontaktoj. La kurso de prof. Ilona Koutny kaj mag. Michael Farris prezentas la situacion de internacia komunikado kaj la terenon de interlingvistiko; traktas etnajn internaciajn lingvojn, piĝinojn kaj kreolojn, analizas diversajn tipojn de planlingvoj. Programo: http://intlang.blogspot.com/2011/10/class-topics.html.

En la dua semestro la gestudentoj mem malkovras kaj prezentas tiajn lingvojn, diskutas pri la principoj de lingvoj kaj ellaboras la bazojn de sia propra lingvo.


La dua sesio de la Interlingvistikaj Studoj de UAM en varma etoso malgraŭ la malvarma vetero

Inter la 28a de januaro kaj la 3a de februaro okazis la dua sesio de la nova interlingvistika grupo en la Universitato Adam Mickiewicz, en Poznano. 18 gestudentoj el 10 landoj – inter ili 5 brazilanoj – vigle diskutis pri kulturaj kaj lingvistikaj temoj, krome alfrontis la unuajn ekzamenojn.

La kurso pri ĝenerala morfologio kaj sintakso de Michael Farris enkondukis la partoprenantojn en la strukturon de diversaj lingvoj, konsciigis ilin pri la kategorioj de la propraj gepatraj lingvoj. La kurso pri esperanta gramatiko de Ilona Koutny vekis la diskutemon de la gestudentoj (ekz. ĉu niaj pensoj bezonas gramatikan karakteron por vortiĝi?).

La duan periodon de esperanta literaturo skizis la krakova poetino Lidia Ligęza (poezio) kaj la literatura tradukisto Tomasz Chmielik (prozo). La kurso pri komunikado – post prezento de la gamo de komunikado de individua ĝis internacia – donis eblecon al la ĉeestantoj por prezenti siajn komunikadkutimojn en diversaj situacioj sub la gvido de Ilona Koutny.

Merkrede la tradicia Komuna vespero havis en sia programo prezenton de Brazilo kun danco, poemojn de Lidia Ligęza kaj literaturan debuton de la partoprenantino Anina Stecay en Esperantio per krimrakonteto. Mirejo Grosjean amuzis la ĉeestantojn per ŝercoj kaj ŝercaj rimarkoj pri la instruistaro.

La februaran sesion kutime sekvas ekskurso , ĉi-foje al Toruno. Teresa Nemere gvidis la partoprenantojn – rezistantajn al la malvarmo – tra la urbo kaj la domo de Koperniko, kie ni povis sperti esperantlingvan prezentaĵon pri la historio de la urbo. Maria Pokrzywnicka, entuziasma laboristino de la Etnografia Muzeo rakontis pri la popolaj kutimoj montrante la aktualan ekspozicion kaj gastigis la grupon per la fama toruna mielkuko.


Sukcesaj Interlingvistikaj sesio kaj simpozio en UAM, Poznano + novaj finintoj de la instruista trejnado

Vi povas legi pri la sukcesaj poznanaj eventoj (http://edukado.net/novajhoj?id=173):

Vi povas auxskulti intervjuojn pri la poznanaj eventoj en la Pola Retradio (http://retradio.posterous.com/):


2-a Interlingvistika simpozio

2-a Interlingvistika simpozio en UAM, Poznano (22-23.09.2011)
Interlingvistiko kaj esperantologio antau la defioj de la 21a jarcento

Ĉefaj temoj / sekcioj:

La Interlingvistikaj Studoj de UAM invitas Vin partopreni kaj kontribui al la simpozio, kiu okazos tuj post la interlingvistika sesio (kiu restartos kaze de sufiĉe da kandidatoj) kaj antaŭ la kultura semajnfino Arkones (23-25.09.) same en Poznano.

Publikigo de recenzitaj kontribuaĵoj estas antaŭvidata.

Kondiĉoj:

Aliĝo ĉe interlin@amu.edu.pl


Esperanto en la Festivalo de Scienco kaj Arto

La 30-an de marto, kadre de la ĉiujare organizata Festivalo de Scienco kaj Arto, okazis ankaŭ duonhora prezento de la temo: Internacia komunikado kaj la internacia lingvo esperanto en la Lingvistika Instituto de la Adam Mickiewicz Universitato (Poznan, PL), kie la alvenintaj mezlernejanoj kaj aliaj interesiĝantoj povis ekscii informojn pri komunikado en EU, konkursi pri diversaj lingvoj kaj ekhavi bazajn informojn pri eo dank'al la esperantistaj instruistoj de la instituto: Michael Farris, Chung-yi Wang, Ilona Koutny kaj la du gestudentoj: Agnieszka kaj Kristoforo.


Internacia konferenco en Poznan

Inter la 21-22.03 okazis internacia konferenco en Poznan (PL) "Between the Languages of Central Eastern Europe" (Inter la lingvoj de Centra-Orienta Europo), kies oficialaj lingvoj estis: pola, hungara, slovaka, ĉeĥa, angla kaj esperanto. La prelegoj kaj diskutoj okazis en 4 sekcioj: lingvopolitiko, interkultura komunikado, informteknologio en lingvoinstruado kaj kulturaj rilatoj en la landoj de la regiono (ĉefe Viŝegradaj landoj).

En la unua sekcio prelegis Jozef Reinvart pri lingvopolitiko en EU kaj pri la Platformo de civila societo por multlingvismo, Ilona Koutny pri la Rolo de la planlingvo Esperanto en Mez-Orienta Europo, en la tria sekcio Marek Blahus pri Lernu.net kaj Petro Balaz pri la slovaka reta instruprogramo baziĝanta sur la antaŭa.


Interlingvistikaj studoj en anglalingva informilo

Novaĵoj: En la anglalingva informilo pri studeblecoj en Pollando troveblas informoj pri la postdiplomaj Interlingvistikaj Studoj (p. 41). Kvankam estas eraroj (ekz. la studkotizo), ĝi diskonigas interlingvistikon en la studenta medio.
Ĉu estos partoprenantoj por la sekva grupo, kiu povus starti en septembro 2011? Tio dependos tamen nur de esperantistoj!

Ni atendas aliĝojn de personoj, kiuj volas pliprofundigi siajn sciojn pri interlingvistiko kaj esperantologio kaj profesiiĝi pri esperanto-instruado, ĝis la 15a de augusto.
Unua sesio estos inter la 17-21.09.2011. Poste okazos du-taga Interlingvistika simpozio kaj dum la semajnfino la kultura aranĝo Arkones.

informoj: interlin@amu.edu.pl


Intervjuo kun Ilona Koutny

Intervjuo kun Ilona Koutny pri la nuntempo kaj futuro de interlingvistikaj studoj kaj instruista trejnado
(ligilo resendas al Edukado.net)

Ĝisdatigita 2012.06.03