Interlingvistikaj Studoj

ĉe la Universitato Adam Mickiewicz

Poznań Pollando

Informacje w języku polskim Information in English

Bonvenon al la ĉefpaĝo de la Interlingvistikaj studoj.

Lastaj novaĵoj:

Interlingvistikaj studoj, instruista trejnado kaj ARKONES en Poznan

Dum la tria semajno de septembro de 2013, la pola urbo Poznan reeĥas esperantan parolon, ĉar tradicie dum la semajno okazas la interlingvistika sesio jam ekde 1998 en la universitato Adam Mickiewicz kaj semajnfine la kultura aranĝo Arkones jam la 29-an fojon. La aktuala interlingvistika grupo - inter ili tri brazilanoj, 2 svisoj, po unu germanino, rusino, hungaro kaj polo - komencis sian trian studjaron. Istvan Ertl prezentis panoramon de la nuntempa esperanta literaturo. La grupo laboris en tri specialiĝoj: pri internacia kaj interkultura komunikado (lingvistikaj kaj sociologiaj aspektoj) kun Ilona Koutny kaj Zbigniew Galor, pri literaturo (beletra tradukado) kun István Ertl kaj pri lingvopedagogio kun Katalin Kováts kaj Ilona Koutny. La trian specialiĝon eblis partopreni por la grupo de la unujara instruista trejnado komuna aranĝo de IS de UAM, ILEI kaj edukado.net. La dekunu aliĝintoj (el Brazilo, Francio, Germanio, Hungario, Japanio, Kanado, Pollando kaj Portugalio) laboris fervore sub la gvidado de katalin Kovats pri metodologio de lingvoinstruado kaj speciale pri tiu de Esperanto. Ili konatiĝis ankaŭ kun tiklaj problemoj de la esperanta gramatiko fare de Ilona Koutny kaj donace povis partopreni en kelkaj okupoj de la interlingvistika grupo. Al la programo kontribuis Stefan MacGill, eksprezidanto de ILEI, nuna vicprezidanto de UEA, pri kursplanado surbaze de la kurso Esperanto etape. La merkreda komuna vespero okazis en bona etoso kun skeĉoj de Stefan MacGill, muziko de Suzanna Kornicka kaj komuna kantado ĉe tabloj kun manĝaĵoj kaj trinkaĵoj.

Kelkaj kursanoj ricevas faciligon por la partopreno per stipendioj de UEA, ILEI kaj la fonduso ESF. Tiuj instancoj disponigas stipendiojn, ĉar ili komprenas la gravecon ne nur lanĉi novajn iniciatojn, sed ankaŭ protekti ĝisnunajn atingojn. La nuna trijara kurso finiĝos en 2014. UEA, ILEI, UAM kaj aliaj aktive nun laboras, por ke nova trijara kurso povu komenciĝi en septembro 2014

La semajfina aranĝo ARKONES proponis interesajn prezentojn kaj koncertojn por malstreĉigi la gestudentojn. Sed ankaŭ ili kontribuis al la programo: Mireille Grosjean, freŝe elektita prezidanto de ILEI prelegis pri interkultura instruado kaj ekzercis la interesiĝantojn pri Aikido; Ivan Colling raportis pri la brazila Steldomo kaj analizis la lingvoprojekton de Leibniz. Ankaŭ la instruistoj prezentis siajn aliajn flankojn: Katalin Kováts malkaŝis la sekretojn kial kaj kiel ŝi faras vitrajn juvelojn, poste ŝi streĉis la interesiĝantojn per la viva varianto de la RISKO-ludo, kiu furoras en edukado.net. István Ertl trafe parodiis la Strategian planon de UEA, kiun la antaŭan tagon prezentis Stefan MacGill.

 

 

 

Raportis: Koutny Ilona, gvidanto de la Interlingvistikaj Studoj de UAM


Stipendioj anoncataj por instruista trejnado!

Ekde septembro 2013 enove okazos unu-jara instruista trejnado ofertata de la Universitato UAM (Adam Mickiewicz) en Poznano, Pollando, kunlabore kun ILEI, UEA kaj . La aliĝa limdato por la kurso estas la 10a de aŭgusto; la studjaro komenciĝos en la 14a de septembro per unu-semajna ĉeesta kurso. Informoj pri la kurso troviĝas en nia hejmpaĝo www.ilei.info, ĉe edukado.net kaj estis dissendita tra niaj listoj kaj tiuj de UEA. Eblas viziti ankaŭ la esperantlingvan hejmpaĝon ĉe UAM: http://www.staff.amu.edu.pl/~interl/index.html

ILEI kaj UEA kunlabore
ILEI (pli precize ĝia Fondaĵo Szerdahelyi) kaj UEA konsentis kontribui po 520 eŭrojn por faciligi la partoprenon de kvar kursanoj. Ili faras tion ĉar la instruista trejnado figuras alte en la prioritatoj de ambaŭ organizoj.

Legu plu.


INSTRUISTA TREJNADO
en la kunlaboro de la Interlingvistikaj
Studoj de UAM, ILEI kaj Edukado.net

La Interlingvistikaj Studoj de la Universitato Adam Mickiewicz (Poznano, Pollando) kaj ILEI denove kune organizas unujaran instruistan trejnadon, kiu disponigas la bazajn konojn necesajn por instruado de esperanto kaj trejnos la partoprenantojn pri metodiko.

La kursaro necesigas partoprenon dufoje en la surloka intensa semajna sesio (la unua okazos 14-20.09.2013, la dua 01-07.02.2014) kaj intertempan hejman laboradon, retan konsultiĝon kun la kursgvidantoj kaj pretigon de laboraĵo pri metodika temo, kies prezento kun la fina ekzameno okazos en septembro 2014. Aliĝantoj ricevos ILEI-diplomon pri instruista trejnado.

Kondiĉoj: bona lingvoscio (min. B2, atestilo pri esperanto-ekzameno estas bonvena) kaj baza kono de esperanta kulturo, krome finita mezgrada lernado (tipo de abiturienta ekzameno).

Partoprenkotizo: A-landoj: 300 EUR, B-landoj 130 EUR por unu semestro. ILEI-UEA ofertas 4 stipendiojn.

Informo kaj aliĝo ĝis la 10.08: interlin@amu.edu.pl

Legu plu.

Interlingvistiko kaj esperantologio daŭre ĉeestas en la paletro de UAM

Jam de 15 jaroj fino de septembro kaj komenco de februaro estas dediĉita al la intensaj sesioj de la postdiplomaj Interlingvistikaj Studoj de la Universitato Adam Mickiewicz. Ili havas firman lokon en la universitata paletro kaj proponas universitatnivelan studadon kun fina atestilo al ambiciaj esperantistoj. Ili entreprenas ankaŭ la formadon de esperanto-instruistoj. En la tria jaro de la Studoj okazas instsruista specialiĝo. Kunlabore kun ILEI kaj Edukado.net tio kiel instruista trejnado estas ofertata ankaŭ al pli vasta publiko, kiu volas instruistan spertiĝon dum unu jaro. Simila kurso jam estis organizata kelkfoje kun la gvido de Katalin Kovats. Aliĝantoj estas atendataj por la septembra sesio (14-20). Informoj: en la retpaĝo de la Studoj kaj interlin@amu.edu.pl.

La 5-a grupo de la Interlingvistikaj Studoj travivis sian 4-an sesion inter la 2-8-a de februaro en Poznano. Kvankam la nombro de studantoj iom malpliigis, la persistuloj (4 el Brazilo, po 2 el Svislando kaj Pollando, po unu el Germanio, Hungario kaj Rusio) aktive partoprenis la sesion. Stipendioj de ESF kaj ILEI-UEA daure helpas al kelkaj.

Aleksander Korĵenkov, ruslanda eldonisto kaj esploranto lekciis pri la historio de esperanto-movado: skizis la ĉefajn eventojn, konfliktojn kaj tendencojn en Esperantujo, kiuj fojfoje surprizis la studentojn, kaj montris la kaŭzojn de tiuj ŝajnaj neklarigeblaĵoj.

La lingvistikajn kursojn gvidis Ilona Koutny multe diskutante kun la gestudentoj. Ŝi prezentis la semantikan sistemon de esperanto, kun ĝiaj fontoj kaj memstara evoluo, analizis la semantikajn rilatojn inter la elementoj de la vortoprovizo kaj la frazeologizaĵojn, tuŝis la problemon de lingvotavoloj kaj provis trovi la lokon de esperanto inter la etnaj lingvoj perhelpe de lingvotipologio kadre de gramatika kurso. Ŝi esploris la specifaĵojn de la esperanta lingvouzo en diversaj eventoj kaj ĝentilecformoj kadre de pragmatiko. Kurso pri aplikata lingvistiko enkondukis i.a. al lingvoplanado, tradukado, leksikografio, terminologio kaj komputa lingvistiko.

Al la programo kontribuis Zbigniew Galor, profesoro pri sociologio, per prelego pri socio kaj lingvo. Gastprelegis Christoph Goro Kimura, profesoro pri lingvistiko el Tokio, pri la interlingva komunikado, pri la interna ideo kaj la neeŭropa aliro al esperanto. Li revenos en aprilo por prelegi en la Lingvistika Instituto pri siaj esploroj - laŭ la invito de la institutestro.

La bonetosan kaj riĉan kursaron kompletigis la komuna vespero en la fervojista domo, kie la partoprenantoj prezentis poemojn kaj Mirejo Grosjean parolis pri afrikaj etosoj. Post la kurso okazis ekskurso al Vroclavo, kie la lokaj esperantistoj gvidis nin tra la urbo.

Prof. Ilona Koutny
Gvidanto de la Interlingvistikaj Studoj


15-a studjaro de la Interlingvistikaj Studoj

Ce la Interlingvistikaj Studoj de UAM komencigis la 15-a studjaro: la dua studjaro de la 5-a grupo. La persistaj partoprenantoj alvenis el pluraj landoj (Hungario, Svislando, Germanio, Rusio, triopo el Pollando kaj kvaropo el Brazilo).

Kiel kutime okazis 4 kursoj dum la sesio (16-21.09.2012): Vera Barandovská analizis kun la grupanoj la pli novajn planlingvajn projektojn enkadre de la interlingvistika kurso. Al la elstara kaj sindedica interlingvistino la grupo gratulis pro sia jubileo. István Ertl (redaktoro de Beletra Almanako) prezentis la verkistojn kaj verkojn de la literaturo de la 3a periodo. Michael Farris traktis semantikon kaj morfologion kaj Ilona Koutny okupigis pri esperanta sintakso.
Post la merkredaj ekzamenoj dum la komuna vespero kelkaj prezentis propran au tradukitan verkon.

Semajnfine kiel kutime okazis la kultura renkontigo Arkones (jam la 28-a!), al kiu kontribuis la gestudentoj de la Interlingvistikaj Studoj: Ivan Colling (BR) per analizo de la rolo kaj influo de Kartezio, Guilherme Jardim (BR) per prezento de Brazilo, Mirejo Grosjean (CH) interese traktis Afrikon, kie si regule agas kaj Anina Stecay legis sian krimnovelon. Same la ceestantaj instruistoj kontribuis: Zbigniew Galor traktis kulturan ekskludon, Istvan Ertl raportis pri Beletra Almanako kaj Ilona Koutny prelegis pri (ne)europeco de e-o. Ni ciuj povis gui la aliajn abundajn kaj interesajn programojn.


Esperanto en la Festivalo de Scienco kaj Arto

La 28-an de marto, kadre de la ĉiujare organizata Festivalo de Scienco kaj Arto kutime en polaj universitatoj, okazis ankaŭ tuthora prezento de la temo: Internacia komunikado kaj la internacia lingvo esperanto en la Novfilologia Fakultato de la Adam Mickiewicz Universitato (Poznan, PL), kie la alvenintaj interesigantoj povis akiri trarigardon pri komunikado en EU kaj ekhavi bazajn informojn pri eo dank'al la prezento de kelkaj gestudentoj (Marzena, Kasia, Ola kaj Michal) de la e-kurso gvidata far Ilona Koutny.


Publikaĵoj kun esperantaj rilatoj

En la Universitato Adam Mickiewicz estis organizata inter la 21-22.03.2011 internacia konferenco "Between the Languages of Central Eastern Europe" (Inter la lingvoj de Centra-Orienta Europo), kies oficialaj lingvoj estis: la pola, hungara, slovaka, ĉeĥa, angla kaj esperanto. La prelegoj kaj diskutoj okazis en 4 sekcioj: lingvopolitiko, interkultura komunikado, informteknologio en lingvoinstruado kaj kulturaj rilatoj en la landoj de la regiono (ĉefe Viŝegradaj landoj).

La konferencaj materialoj aperis en la lingvistika revuo Język. Komunikacja. Informacja (Lingvo. Komunikado. Informo) kaj en la literatura revuo Porównania (Komparoj), ambaŭ eldonataj en UAM.

JKI 5 entenas la anglalingvan artikolon de Marek Blahuš pri Lernu.net kaj la esperantlingvan artikolon de Petro Balaž pri la reta paĝaro por lerni la slovakan lingvon.

JKI 6 entenas la anglalingvan artikolon de Sean Ó Riain kaj Jozef Reinvart pri la rekomendoj de la Platformo de civila socio por antaŭenigi la plurlingvecon kaj la esperantlingvan artikolon de Ilona Koutny pri la rolo de la planlingvo esperanto en Mez-Orienta Eŭropo. La redakcia enkonduko aperas ankaŭ esperante en ambaŭ volumoj.

Porównania 9 publikigis la nekonferencan artikolon „Literaturistoj ĉirkaŭ la hungara revuo Nyugat kaj la internacia lingvo“ de Árpád Rátkai (adaptitan far István Ertl kaj tradukitan polen far Zbygniew Kornicki. Rimarkindas, ke tiu ĉi revuo publikigis pollingvan recenzon de la Literatura Enciklopedio de Geoffrey Sutton, verkitan de prof. Bogusław Bakuła, ĉefredaktoro de la revuo (Porównania 5, 2008).


Esperanto-kurso por tagaj gestudentoj en UAM

Kelkaj gestudentoj partoprenantaj la kurson pri Internacia komunikado – internaciaj lingvoj ekinteresiĝis pri esperanto, tiel en la dua semestro de la studjaro 2011/12 startis e-kurso (2 horoj semajne) kun 6 partoprenantoj, kiun gvidas prof. Ilona Koutny. La gestudentoj rapide progresas, ili lernas ankaŭ per Lernu.net hejme.


Enksribiĝu por novaĵoj

Ĉiuj novaĵoj

3500 jam vizitis ĉi tiun retejon.