La Interlingvistika Simpozio 2008
(10-jariĝo de la Interlingvistikaj Studoj)


reen al la Enkonduko | al la Studplano | al la Ligoj | Hejmen


 

Interlingvistika Simpozio
okaze de la 10-jariĝo de la
Interlingvistikaj Studoj de UAM

 

Post la ĉi-jara interlingvistika sesio en UAM kolektiĝis pli ol 80 homoj en la moderna konferencejo de UAM por la du-taga simpozio (18-19.09) “Lingvistikaj kaj kulturaj aspektoj de interlingvistiko”. Alvenis grandparto de la kursgvidantoj, malnovaj kaj novaj gestudentoj de la Studoj, krome grandnombre specialistoj kaj interesiĝantoj pri interlingvistiko el 22 landoj (de Germanio tra Rusio ĝis Brazilo kaj Irano) por kune festi la 10-jariĝon de la Studoj.

La riĉa programo de la simpozio komenciĝis per malferma bloko, kie gvidantoj de UAM (vicrektoro de UAM Zbigniew Pilarczyk, vicdekano de la Novfilologia Fakultato Jerzy Kaliszan kaj vicdirektoro de la Lingvistika Instituto Jan Wawrzyniak) esprimis sian aprecon pro la 10-jara ekzisto de la Interlingvistikaj Studoj kaj bondeziris por la simpozio. En tiu kadro okazis la konciza anglalingva prelego de John Wells pri esperantologio kaj interlingvistiko en universitatoj (kun e-a prezentaĵo), la pollingva prelego de Jerzy Bańczerowski, eksdirektoro de la Lingvistika Instituto pri interlingvistiko kaj lingvistiko (kun e-a disdonaĵo). Fine Ilona Koutny, iniciatinto kaj gvidanto de la Interlingvistikaj Studoj prezentis datumojn el la 10 jaroj de la Studoj (kun pola prezentaĵo).

La faka parto de la simpozio okazis en 7 sinsekvaj sekcioj, inter kiuj la unuaj 3 traktis lingvistikajn aspektojn ĵaŭde, vendrede okazis prelegoj en 2 kulturaj sekcioj antaŭtagmeze, movado kaj metodiko estis traktataj posttagmeze. Entute 32 prelegojn ni povis aŭskulti (de 32 prelegantoj el 15 landoj) kaj mallonge diskuti pri la starigitaj problemoj. La programo realiĝis laŭplane.

La lingvistikaj prelegoj prezentis vastan gamon da temoj: frazmelodion en Esperanto (J. Wells), elekton, klasifikon kaj kombinadon de morfemoj (I. Bujdosó, K. Brosch, R. Rokicki), vortkategoriojn (B. Wacha), problemojn de genroj (M. Bavant) kaj de personpronoma sistemo (M. Farris). Semantiko (M. Duc Goninaz) kaj frazeologio (S. Fiedler) same aperis en la programo.
D. Blanke klarigis, kiel informi en lingvistikaj medioj pri interlingvistiko, B. Moon raportis pri Esperanto kaj multlingvismo. V. Barandovska spuris virinojn aktivajn en lingvokreado. La prelego de A. Melnikov traktis lingvokulturologian aspekton.

La kulturaj sekcioj entenis prelegon pri la periodigo de e-literaturo de T. Chmielik, prezenton de virina poezio far L. Ligęza, glosaron de Piĉ far Josef Dörr. A. Sakaguchi traktis realaĵojn el traduka vidpunkto, N. Daniljuk komparis la vortsimbolojn de la ukraina folkloro kun la esperantaj. La temaron vastigis prezento de la 50-jara historio de la Pola Radio far B. Pietrzak, la rolo de esperanto en muzeoj de T. Nemere. Z. Kornicki meditis pri la esenco kaj estonteco de e-kulturo. Ni povis aŭskulti problemojn de botanika terminaro de A. Delmotte kaj la komunikadproblemojn en EU far H. Vogt.

En la sekcio pri movado aperis temoj kiel informi eksterulojn pri esperanto de J. Pietiläinen kaj entute informi sen mitoj dank’al Z. van Dijk. P. Balaž informis nin pri la abundaj projektoj de E@I kaj Z. Galor skizis sociologiajn esplorojn pri la e-movado. A. Korĵenkov emfazis la aktualecon de zamenhofologio.

Lasta sekcio pri metodiko same vigligis la partoprenantojn per la prezento de Lingvolanĉilo far A. Tellier, la Komuna Eŭropa Referenckadro far K. Kováts. La propedeŭtikan valoron de e-o por poloj analizis M. Nitkowska kaj la tipajn erarojn de francoj en e-o A. Jausions.

Dum la fermo okazis disdono de atestiloj por la nunaj diplomiĝintoj de la Interlingvistikaj Studoj kaj por tiuj, kiuj finis la unujaran instruistan kurson realigatan en UAM kunlabore kun ILEI.

Ĵaŭde vespere ĉiuj partoprenantoj kunvenis por la bele aranĝita bankedo. La ĉeestanta dekanino de la Novfilologia fakultato povis sperti aŭtentan esperantan etoson kaj interparoli kun kelkaj partoprenantoj. Vendrede vespere la semajnfina kultura aranĝo ARKONES bonvenigis la konferencanojn per diskutrondo, prezento de la irana kulturo kaj multe da muziko….

 

Ilona Koutny, gvidanto de la Interlingvistikaj Studoj

 

 

LIGOJ AL FOTOJ EL LA ARANĜOJ

 

Fotoj de Ziko van Dijk:

1. Poznano:

http://picasaweb.google.com/zvandijk/200809Poznan?authkey=ki1F97Vaqao#  (64 fotoj, 25 MB)

2. Interlingvistika Simpozio kaj ARKONES:

http://picasaweb.google.de/zvandijk/200809Interlingvistikaj?authkey=1IVTDyNpusQ#  (72 fotoj, 22 MB)

 

 

Aliaj foto-ligoj en: la raporto pri la studsesio.

 

 

 

 

 


reen al la Enkonduko | al la Studplano | al la Ligoj | Hejmen